Quantcast
Channel: Ilona Koutny Archives - La Ondo de Esperanto

La junia Ondo: Rekorde ampleksa

$
0
0

juniaKvankam la redakcio de La Ondo de Esperanto promesis, ke la abonantoj ricevos 100-120 paĝojn ĉiusezone, ĉiu eldono de la Ondo estas pli ampleksa. Post la du sinsekvaj 139-paĝaj (№314 kaj №315) numeroj sekvis rekorde ampleksa junia (somera laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono kun sesdeko da tekst(et)oj kaj multaj ilustraĵoj sur 148 paĝoj.

La movada sekcio “Eventoj” unuafoje en la historio de La Ondo de Esperanto superis 40 paĝojn, kio atestas pri la definitiva revigliĝo de l’ vivo esperantista en la mondo. Sur ĉi tiuj paĝoj oni trovos tridekon da primovadaj artikol(et)oj, interalie, pri la 74a Fervojista kongreso, pri la landaj kongresoj en Germanio, Britio kaj Svislando, pri la tradiciaj printempaj renkontiĝoj PSI kaj IJF, kaj pri aliaj kunvenoj okazintaj en aprilo, majo kaj junio sojle de la Kongresa Sezono kaj informojn pri la baldaŭaj esperantistaj eventoj.

En la sekcio “Tribuno” estas legeblaj, interalie, la Akademia deklaro pri la Esperanta litero ŭ kaj komuna artikolo de Renato Corsetti, François Lo Jacomo, Humphrey Tonkin “La nacia festo de esperantistoj: La 26a de julio ĉiujare”.

Krom la tradicia listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por julio 2023 de Aleksander Korĵenkov en la sekcio “Arkivo” estas publikigita la tria letero de N. Ĥoĥlov al J. Baghy, verkita antaŭ cent jaroj, kaj artikolo pri la granda reta albumo (kun 90 fotoj) dediĉita al la junulara tendaro OrSEJT-20, okazinta antaŭ 45 jaroj en Altaja stepo.

La kvaran sinsekvan jaron en ĉiu numero de La Ondo de Esperanto la plej ampleksa sekcio estas “Kulturo”, ankaŭ en junio ĝi estas pli ol 70-paĝa. En la unika Onda projekto Rusa Novelaro 2 nun estas publikigita ĝia sesa parto: kvin rakontoj de Ivan Ŝmeljov, kiujn por vi tradukis Vladimir Jurganov, Ludmila Novikova, Vladimir Vyĉegĵanin kaj Aleksander Korĵenkov, kiu ankaŭ verkis la enkondukon kaj komentojn. Beletre kontribuis al la junia Ondo ankaŭ Paulo Sérgio Viana per sia originala novelo “Emeritiĝo” kaj Miguel Fernández per la unua parto de “Nuntempa hispana poezio verkata de virinoj” en kiu li rakontas pri la poetino Vera Moreno kaj prezentas tradukojn de ses ŝiaj poemoj, kiujn ŝi mem elektis por aperigo en La Ondo.
Kvar recenzoj: Carlo Minnaja pri Kandido de Voltero (nova traduko de Sergio Pokrovskij), Stanislav Belov pri Gardantoj de lingvo. Dudek voĉoj tra la historio de Florian Coulmas, Wolfgang Kirschstein pri La Sonetoj al Orfeo de Rainer Maria Rilke, Paŭlo Moĵajevo pri la muzika albumo Tra la sonĝoj) de ĴeLe.
En la marta kultursekcio oni povas legi ankaŭ pri aliaj literaturaj, muzikaj kaj gazetaj novaĵoj en Esperantujo.

Al la sekcio “Mozaiko”, kiel ĉiam, kontribuis Stanislav Belov per paĝo da ŝercoj pri la komenciĝinta feria sezono kaj István Ertl per “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.

Jen rekorde ampleksa, riĉ-enhava kaj interesa bitgazeto, sur kies kovropaĝo estas somera pentraĵo de la germana pentristo Hermann Seeger, kiu ofte surtoligis siajn filinojn Hildegard kaj Ilse, kiuj volonte pozis por sia patro, ekzemple, en sablaj dunoj de la Balta Maro.

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj kaj tradukitaj speciale por la almanako, kiu konservis la gloran nomon La Ondo de Esperanto. Ankaŭ en 2023 la redakcio pretigos kvar 100-120-paĝajn almanakojn kaj literaturan suplementon.

La novaĵretejo estas libere legebla de ĉiu deziranto, sed la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin.

La baza abontarifo ne ŝanĝiĝas ekde 2017.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Dum la abonjaro 2022 danke al la Amikaj donacoj 27 personoj ricevis senpagajn abonojn al nia gazeto. La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo. Pagante vian kotizon, pensu pri tiuj, kiuj mem ne povas pagi, kaj donacu Amikan kotizon.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por 2023 ĉe niaj landaj perantoj (preferinda maniero) kaj ĉe nia UEA-konto. Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La sekva eldono de La Ondo de Esperanto (№317) aperos en septembro. La akceptolima dato estas la 15a de septembro.

Enhavtabelo de la junia Ondo (2023, №316)

1 Kovropaĝa foto (pentraĵo de Hermann Seeger)
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Eventoj
6 Ulrich Brandenburg. Braunschweig: La centa Germana Esperanto-Kongreso
9 Ladislav Kovář. La 74a IFEF-kongreso
11 Tim Owen. La 103a Brita Kongreso: Senduba sukceso
16 Renato Corsetti. Esperanto en grava kunveno de gvidantoj de UN
17 La gajnintoj de la konkurso Partoprenu IJK-n 2023
18 Ralf Haumer, Stefan Krieghoff. La 39a PSI okazis denove reale
19 IJF: Junularaj asocioj revigliĝas
21 Povilas Jegorovas. Ĵurnalista seminario: tradicia tempo, nova loko
22 Marijus Dilba. Boatado-2023: Tra Litoviaj lagoj kaj riveretoj
24 Paulo S. Viana. Revigliĝo en la Paraíba-Valo
25 Leandro Abrahão. Spiritistoj survoje al internacia asocio
26 Irina Gonĉarova. Temploj kaj Urboj en Tula. Privataj impresoj
28 Irina Gonĉarova. Cent semoj perdiĝas, sed la cent-unua ekĝermas
30 Liba Gabalda. PEKO: Printempa Esperanto-Kunveno
32 Ineke Emmelkamp. Studosemajnfinoj en Nederlando
33 Ronald Schindler. Ponta Festo en Frankfurteto
34 Tiina Oittinen. Somera kurso 2023 en Finnlando
35 Parker Glynn-Adey. Mez-Kanada renkontiĝo
36 Mireille Grosjean. Kultura semajnfino de Svisa Esperanto-Societo
37 Xie Ruifeng. Omaĝe al la centa naskiĝdatreveno de Laŭlum
38 Zhao Dezhi. Omaĝe al Verda Majo
38 Gražina Opuskienė. Zamenhof-ekspozicio en Mažeikai malfermita
39 Ilona Koutny. Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj rete
39 Dujaraj magistraj studoj pri interlingvistiko en Poznano
40 Aleksander Korĵenkov. UK-108: 1139 aliĝintoj el 65 landoj
41 Bert Schumann. Dekjariĝo de Printempas kun KER-ekzamenoj
42 Aliĝu al KER-ekzamenoj en Torino kaj prepariĝu por ili
43 La 9a Nitobe-simpozio en Torino
45 IJK 2024 okazos en Litovio
46 La 40a Pola Esperanto-Kongreso
46 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Giuseppe Grattapaglia forpasis

47 Tribuno
48 Deklaro de la Akademio de Esperanto pri la Esperanta litero ŭ
49 Renato Corsetti, François Lo Jacomo, Humphrey Tonkin. La nacia festo de esperantistoj: La 26a de julio ĉiujare
50 Nur du seksoj en Esperantio
51 Lu Wunsch-Rolshofen. Tio ne sonas kiel katastrofo
52 Aleksander Korĵenkov. Pri libroj kaj broŝuroj
53 Programo “Ni semas” de la Afrika Komisiono
54 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj
55 Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj 2023

56 Arkivo
57 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en julio 2023
57 Aleksander Korĵenkov. Kiom da poŝtistoj en Sovetunio sciis Esperanton?
59 La tria letero de N. Ĥoĥlov al J. Baghy
67 Aleksander Korĵenkov. Antaŭ 45 jaroj: Esperantista tendaro en Altaja stepo

69 Kulturo
70 Aleksander Korĵenkov. Koncize pri Ivan Ŝmeljov
71 Ivan Ŝmeljov. La febro. La oveto. La mirakla bileto. La eterna lumo. La agrabla promeno (Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova, Vladimir Vyĉegĵanin)
112 Paulo Sérgio Viana. Emeritiĝo
115 Miguel Fernández. Nuntempa hispana poezio verkata de virinoj (1)
123 Carlo Minnaja. Kandido: Dokta solvo de pluraj krizaj punktoj (Recenzo: Voltero. Kandido, aŭ Optimismo)
126 Stanislav Belov. Gardantoj de lingvo: Libro instrua, kleriga, pensiga (Recenzo: Florian Coulmas. Gardantoj de lingvo. Dudek voĉoj tra la historio)
129 Wolfgang Kirschstein. Orfeo kantas (Recenzo: Rainer Maria Rilke. La Sonetoj al Orfeo)
131 Paŭlo Moĵajevo. Albumo kun agrabla “hejmeca” sono, sed iom simplaj tekstoj (Recenzo: ĴeLe. Tra la sonĝoj)
132 Floréal Martorell. En Esperantujo: La tria bitalbumo de ĴeLe
133 Floréal Martorell. Vestiĝoj: Nova bitalbumo de Martin & la talpoj
134 Floréal Martorell. La debuta bitalbumo de Klarisa
136 Paulo Sérgio Viana. Rusa Novelaro 2: Vera regalo
137 Povilas Jegorovas. La Granda Esperanta-Litova vortaro aperis
139 Literatura Foiro, 2023, №322
139 Literatura Foiro, 2023, №323
141 Aleksander Korĵenkov. Unesko-Kuriero: Matematiko kvantas

142 Mozaiko
143 Stanislav Belov. La feria sezono!
144 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
145 Perantoj de La Ondo de Esperanto
146 Reklamo

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/07/ondo-114

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post La junia Ondo: Rekorde ampleksa appeared first on La Ondo de Esperanto.


La 37a Arkones, denove plaĉa

$
0
0

Arkones

La long-tradicia semajnfina renkontiĝo Arkones okazis la 37an fojon septembre en Poznano. Ĉi-foje ĝi estis iomete pli frue ol kutime, meze de la monato (la 15-17an). Estis videble malpli multaj partoprenantoj (82 aliĝoj) ol kutime, tamen la programo enhavis plurajn interesajn prezentojn, kaj mi kaj Anna ĝuis la eventon.

Kiel kutime, la du vesperaj programoj havis multan muzikon, kion mi ŝatas pri Arkones. Samkiel antaŭ jaro, estis spektaklo de ukraininoj rifuĝintaj de la milito. Ili portis tradiciajn vestaĵojn kaj bele kantis plurajn kantojn. Krome Oksana Kovalivska kaj Daria Dubynina individue kantis ukrainajn kantojn. Marcin Dęga bele ludis klasikan polan pianan muzikon. Nemalhavebla dum Arkones estas koncerto de Suzana Kornicka, sed ĉi-foje ŝi kantis sen ludi gitaron, ĉar ŝia fianĉo Mirek akompanis ŝin per klavara sintezilo! Krome ŝia filino Natalia prezentis hiphopajn dancojn, do muzika prezentado vere iĝis familia afero. Kaj fakte ne mankis gitara muziko, danke al koncerto de Nedeljka Ložajić. Krom la multaj diversaj muzikaĵoj vespere, estis ankaŭ skiza prezento pri kelkaj interesaĵoj el la historio de la urbo Poznano.

Funkciis la kutima libroserveto kun multaj malnovaj libroj (mi aĉetis historie interesan libreton de laboristaj kantoj el 1949!) kaj novaj libroj eldonitaj en Bjalistoko. Ĉi-jare la bufeda menuo ofertis veganajn sandviĉojn, plaĉa progreso por veganoj kiel mi kaj Anna.

La taga programo estis 2-traka (do mi kompreneble maltrafis multajn aferojn), en la kutima granda ĉambro Spegulejo kaj en la malgranda Svarmejo, sed ĉi-jare la Svarmejo efektive estis alia ĉambro, iomete pli granda ĉambro ol en pasintaj jaroj, kaj tio ja pli konvenis. La programo kovris diversajn temojn.

Pri historio: Barbara Pietrzak parolis pri Jan Baudouin de Courtenay, pola lingvisto antaŭ jarcento; li ne konsideris sin esperantisto sed agnoskis avantaĝojn de Esperanto. Yu Jianchao prezentis la vivon kaj verkaron de Laŭlum, kiu multege tradukis el la ĉina literaturo en Esperanton kaj krome verkis originale, instruis, redaktis, ktp. Hoan Tran (Ĝojo) rakontis pri tatuoj tra vjetnama historio. Roland Schnell parolis pri la 1920aj jaroj en Berlino.

Pri literaturo: krom Laŭlum, estis ankaŭ prezentita Machado de Assis, brazila verkisto iom tradukita en Esperanton. (Mi legis kolekton de liaj teatraĵoj en Esperanto antaŭ kelkaj jaroj.) Estis kvizo pri literaturo. Kadre de la verkista grupo Bobelarto okazis kuna voĉlegado de Esperantaj rakontoj el la freŝe eldonita libro La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj, kiun mi ĝuis.

Mi ankaŭ ege ĝuis la interesan amuzan informan prezenton de la sperta libro-kompostisto Przemysław Wierzbowski pri interpunkcio, ĝia ĝenerala historio kaj evoluo tra jarcentoj, ĝiaj diversaj konvencioj en nunaj naciaj lingvoj, kaj la manko de klare difinitaj interpunkciaj konvencioj en Esperanto. Maurizio Giacometto prezentis la amuze provokan kaj pensigan koncepton de “kontraŭbiblioteko” de Umberto Eco: kontraŭbiblioteko estas viaj posedataj libroj, kiujn vi ankoraŭ ne legis, kaj eble neniam legos, tamen indas kaj utilas posedi ilin! Li prezentis ankaŭ la retejon uea.facila.org.

Ilona Koutny

Ilona Koutny prelegas (Foto: Andrzej Sochacki)

Pri lingvistiko kontribuoj kompreneble ne mankis, ĉar kiel kutime instruistoj kaj studentoj de la interlingvistikaj studoj partoprenis, ekzemple, Ilona Koutny pri ĝentileco en internacia komunikado, Michael Farris pri piĝinoj, Rafał Darasz pri signolingvoj, Gong Xiaofeng (Arko) pri la malsamaj simbolaj signifoj de koloroj en diversaj kulturoj kaj lingvoj.

Pri la Esperanto-movado: okazis pluraj prezentoj pri Esperanto-renkontiĝoj intaj (IFEF en Antverpeno, UK en Torino, BET en Latvio) kaj ontaj (UK en Tanzanio, IJK en Litovio). Okazis diskutrondo pri kiel popularigi Esperanton kaj ankaŭ propono pri kreo de ekzameno pri argumentado. Estis kvizo pri movada historio.

Resume, malgraŭ la malpli granda partoprenantaro – kaj la bedaŭrinda manko de AlKo kaj Halina – Arkones 37 estis denove plaĉa aranĝo.

Russ Williams

Foto: Koncertas Suzana Kornicka kaj Mirek Bartkowiak (Andrzej Sochacki)

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №3 (317).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/10/arkones-11

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post La 37a Arkones, denove plaĉa appeared first on La Ondo de Esperanto.

Internacia Esperanto-Konferenco en kastelo

$
0
0

kastelo

La Organiza Societo de Intenaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) okazigis Intenaciajn Esperanto-Konferencojn (IEK) de 1988 ĝis sia malfondo en 2019. Ekde 2020 Esperanto-kulturdomo “Kastelo Greziljono” daŭrigas tiun tradicion okazigante IEK-ojn pri variaj temoj.

La 36a IEK okazos en la Esperanto-kastelo la 5-15an de julio 2024 samtempe kun la 8a Maratona Esperanto-kursaro. En ĝi estos prezentitaj pluraj prelegoj, interalie:

Ĝentileco kaj konversaciaj temoj en Esperanto – Koutny Ilona
Interkultureco en virtualaj lernkomunumoj – Radojica Petrović
Deveno de la lingvoj kaj de la lingva kapableco – Philippe Planchon
Esperanta kulturo: ĉu internacia, ĉu transprenita au propra? – Koutny Ilona
Esperanto en Kubo – Guillermo Bes Salazar
La interkultura turismo de Esperanto – Radojica Petrović
Kiom diversaj estas la konstruitaj lingvoj? – Philippe Planchon
Unesko kaj Esperanto – François Lo Jacomo
Mondo, vortoj kaj vortaro – Koutny Ilona
Bliss, logika ideograma skribsistemo – Bert Schumann
Interkultura komunikado kaj Esperanto – Koutny Ilona
Esperantlingva bildo de la mondo – Koutny Ilona

Pliajn informojn legu ĉe https://gresillon.org/maratona

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/francujo-18

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Internacia Esperanto-Konferenco en kastelo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Sukcesa redebuto de Danuba Esperanto-Rendevuo

$
0
0

danuba

Revenas la bona tradicio de la Danubaj Esperanto-Rendevuoj ekde Budapeŝto, kie ili naskiĝis fine de la pasinta jarcento. Fajszi Amika Rondo, helpate de la kongresa buroo de la Esperanta Civito la 17-20an de majo 2024 okazigis en Budapeŝto Danuban Esperanto-Rendevuon (DER).

La omaĝon por la karmemora majstro István Szerdahelyi, naskiĝinta antaŭ cent jaroj en 1924, en la unua tago ĉeestis trideko da intelektuloj, kun pli alta reprezento de eksterlandanoj kompare al hungaroj. Prelege kontribuis Ilona Koutny kaj Giorgio Silfer, kun gravaj atestoj ankaŭ de Blazio Wacha kaj Georgi Mihalkov. Sian atenton alportis la redakcio de Literatura Foiro, kies lingvistika redaktoro Szerdahelyi estis.

danuba

Ilona Koutny prelegas en Budapeŝto

Post la omaĝa tago por Szerdahelyi, DER proponis seminarion pri andragogio. Ĉi tiun relative novan sciencon prezentis al la publiko Giorgio Silfer, kiu en 1970 partoprenis ĝian oficialigon, fare de la Ligue de l’Enseignement, de l’Éducation et de la Culture populaire, kies italan sekcion li reprezentis ĉe la junulara komisiono dum mondkongreso en Dakaro (Senegalo). Li klarigis la evoluon de la konstanta edukado (aŭ edukado de adoltoj) en nia kontinento, per la starigo de Eŭropa Sociala Fonduso, kiam evidentiĝis, ke senlaboreco estas endemia socia malsano kaj eŭropaj instancoj komencis interveni por profesia formado kaj reciklado. La prezento de Silfer ne estis nur retrospektiva: li enfokusigis andragogion ĉe enmigrintoj, specife per la profundigo de interkulturaj demandoj kaj konciza aludo ankaŭ al proksemiko.

Intervenis poste Lorena Bellotti kaj Alessio Giordano, kiuj reprezentas Esperanton ĉe Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE), danke al kiu Kultura Centro Esperantista (komisiite de la Esperanta Civito) jam dufoje ricevis financan kontribuon de Konsilio de Eŭropo. Ilia prezento klarigis multon pri la mekanismo por lingvotestado de plenkreskuloj, precipe enmigrintoj kaj lernantoj de minoraj lingvoj. En la debato Rubén Fernández, profesoro pri Esperanto en la distanc-universitato de Barcelono, havis la ŝancon klarigi, kio estas la nuna ekzamena sistemo ĉe UEA/ILEI, kaj kiel oni mensogas pri ĝi, specife pri la valoro de ĝiaj diplomoj nuntempe.

Post Anjo Amika en la unua tago, Kajto estis la grava muzika gasto en la dua, kun granda vervigado de la publiko ĝis la oka vespere.

La semajnfinon kompletigis la asembleoj de Esperanta PEN-Centro kaj Feminisma Esperanta Movado, plus diversaj gravaj konsultiĝoj kaj la lasta parlamenta sesio de la Civito dum la nuna mandato 2020-24.

Fonto: HeKo 837 1-B, 20 maj 2024 https://www.esperantio.net/index.php?id=4977

Fotoj de Anjo Amika

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Sukcesa redebuto de Danuba Esperanto-Rendevuo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Bonaj rezultoj de la unika eksperimento en AMU

$
0
0
uam

La studentoj de la Interlingvistikaj Studoj (plus tri aliaj) kaj la instruistoj, Michael Farris kaj Ilona Koutny, kun la novpretigita vortaro post la sukcesa magistra ekzameno, dum la adiaŭa bankedo.

La 25 jarojn de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM aŭ AMU) ni festis en 2022 per la lanĉado de magistraj Studoj pri interlingvistiko kadre de la studdirekto “Lingvistiko kaj informmastrumado”. La Studoj surloke, en Poznano, enhavis ne nur studobjektojn rilatajn al la lingvo, kulturo kaj movado de Esperanto, al planlingvoj, sed ankaŭ perfektigon en la angla lingvo kaj angle informmastrumadon (diĝitan humanistikon). En la centro troviĝis ankaŭ interkultura komunikado kaj lingvoplanado kaj -politiko, sume, donante bonan bazon por trovi laboron poste.

La unikaj magistraj studoj startis kun dek ĉinaj studentoj (el kiuj sep el la Universitato en Zaozhuang), kvankam ni atendis pli internacian grupon. Ĉiuj dek nun atingis la finon de siaj dujaraj studoj. La 27an de junio 2024 sep studentoj sukcese trapasis la magistran ekzamenon, dum kiu ili defendis siajn diplomlaboraĵojn kaj respondis al demandoj. Iliajn laboraĵojn vi povos baldaŭ legi en Edukado.net. La recenzado donis eblecon kunlabori kun eksterlandaj kolegoj (prof. Sabine Fiedler, prof. Gong Xiaofeng, d-ro Markos Kramer) kaj kun d-ro Maciej St. Zięba el Pollando (kiu instruis la studentojn en la Universitato de Zaozhuang), ili rete aliĝis al la ekzameno. Jen la temoj de la studentoj:

Li Bochuan: Seksismaj elementoj en la lingvo Esperanto;
Liu Dehan: La rolo kaj influo de virinoj al la lingvo, literaturo kaj movado de Esperanto;
Long Yunxia: Vortoprovizo de la homa vivo en temaj grupoj en la angla, Esperanto kaj la ĉina, kaj apliko en la lingvoinstruado;
Sun Yesheng: Ellaboro de temvortaro en la tereno de loĝado en la angla, Esperanto kaj la ĉina;
Zhang Yue: Komparo de la lingva bildo de la mondo en la ĉina kaj Esperanto;
Zhao Yanan: Reflektiĝo de la ĉina kulturo en Esperantaj tekstoj;
Zhu Xinlei: Elektitaj bibliotekaj kolektaĵoj pri Esperanto kaj interlingvistiko.

uam

La sep dimplomiĝintoj

Ĉiuj studentoj esprimis deziron plu kunlabori en la vortara projekto de Ilona Koutny aŭ plu esplori kaj verki artikolon el sia temo. Iuj povos dungiĝi en la Universitato en Zaozhuang, en la Esperanto-Muzeo, kaj pensas eĉ pri doktoriĝo en AMU. Ili donos freŝan forton por la ĉina movado.

Tuj antaŭ la ekzameno, aperis la Angla-Esperanta-Ĉina etvortaro pri Homa vivo kaj Loĝado. Temas pri la aktualigita kaj ĉinigita versio de la Angla-Esperanta-Hungara etvortaro de Ilona Koutny. Du studentoj el la magistra interlingvistika grupo, Long Yunxia (Nuba) kaj Sun Yesheng (Suno), pretigis la la ĉinajn versiojn, kontrolis ilin Gong Xiaofeng (Arko). En la libreto troviĝas ankaŭ ekzercoj por uzi la vortaron en progresanta nivelo de Esperanto – kion la studentoj povis mem sperti.

uam
La supra foto: La tri aŭtoroj (de maldekstre dekstren): Nuba, kies diplomlaboraĵo estis la vortara ĉapitro pri homa vivo kun enkonduka parto pri la uzo de temvortaroj en la instruado kaj tradukaj problemoj por la malsamaj kulturoj; Ilona Koutny; Suno, kies diplomlaboraĵo estis la vortara ĉapitro pri loĝado kun enkonduka parto pri ĉinaj-esperantaj vortaroj kaj tradukaj problemoj pro la malsamaj kulturoj.

Kaze de la dua anonco de la studoj en 2023 – post sukcesa unua jaro – neniu esperantisto aliĝis krom kvin ĉinaj studentoj, kio ne estis sufiĉe por startigi la sekvan grupon. UAM fermis la studojn. La nuna restos unika, tre pozitiva, eksperimento.

Prof. dr hab. Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Adam Mickiewicz Universitato
Poznań, Pollando

Fonto: https://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/magistraj_raporto_jun24.html

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/polujo-22/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Bonaj rezultoj de la unika eksperimento en AMU appeared first on La Ondo de Esperanto.

La Interlingvistikaj Studoj en Poznano finis sian agadon

$
0
0

studoj ĉe uam

La Interlingvistikaj Studoj en la universitato Adam Mickiewicz (UAM) estis fonditaj en 1997 per rektora dekreto kaj la unua grupo startis en 1998.
La 9-11an de septembro 2024, post 26 jaroj da funkciado, la oka trijara studgrupo trapasis sian lastan ekzamenon kun defendo de faklaboraĵoj. Tiu ĉi grupo estis la plej granda komence en 2021 kaj ankaŭ fine de la studoj. Krom tri studentoj, kiuj ekzameniĝos kun prokrasto, nun, en septembro 11 gestudentoj prezentis siajn temojn rilatajn al kvar specialiĝoj:

El tradukado (gvidanto de la unuaj tri laboraĵoj: Chris Gledhill):

  • Gong Xiaofeng (CN): Apliko de universalaj trajtoj de tradukado en la tradukoj de ĉina klasika romano “Ruĝdoma Sonĝo” (recenzanto: Nicolau Dols)
  • O Gisook (KR): Korea-Esperanta traduko de korea moderna poezio (recenzanto: Klaus Schubert)
  • Vitor Tagor de Magalhaes Monteiro (BR): Aŭtomataj Tradukiloj (recenzanto: Klaus Schubert)
  • Yu Jianchao (CN): El la ĉina al Esperanto: diferencaj esprimoj en realaĵo, strukturoj kaj kulturaĵoj (+ etvortara ĉapitro pri lernado, gvidanto Ilona Koutny, recenzanto: Alessandra Madella)

El interlingvistiko (gvidanto Vera Barandovská-Frank):

  • Ana Alebić-Juretić (HR): La fonto(j) de la Fiuma idiomo. Ĉu la Fiuma idiomo estis la unua internacia lingvo en Rijeka (eksa Fiume)? (recenzanto: Ida Stria)
  • Renato Guedes Filho (BR): Ikoneco por artefaritaj lingvoj (recenzanto: Ida Stria)

El Esperanto-movado (gvidanto Mark Fettes):

  • Fabio Fortes (BR): Kiom lingvo efikas sur la mondo? La utopioj kaj la politika programo de Esperanto laŭ Brazilaj esperantistoj (recenzanto: Kimura Goro Christoph)
  • Tim Owen (GB): Esperanto en Britujo: de la Unua Libro ĝis gastigado de la Universala Kongreso en 1907 (recenzanto: Ziko van Dijk)

El metodiko (gvidanto Katalin Kováts):

  • Maurizio Giacometto (GB): Dedistanca edukado en Esperanto: la programo Ekparolu! kiel ilo por efika dua-lingva akirado (recenzanto: Peter Weide)
  • Rafał Darasz (PL): Andrzej Pettyn – la pedagogia penso kaj aliro al instruado spegulita en liaj elektitaj lernolibroj de Esperanto (recenzanto: Barbara Pietrzak)
  • Milan Kolka (CZ): Pretigo de elektronika versio por plurlingva temvortaro (+ programado, gvidanto Ilona Koutny, recenzanto Markos Kramer)

La unujaran instruistan trejnadon finis kvin partoprenantoj (gvidanto Katalin Kováts):

  • Aranka László (RS): Reta instruado de Esperanto en miksitaj grupoj de vidantoj kaj nevidantoj (recenzanto Rob Moerbeek);
  • Nedeljka Lozaniĉ (RS): Reta instruado de Esperanto por nevidantoj (recenzanto Rob Moerbeek)
  • Yentl-Rose Hemelrijk (FR): Pedadogia analizo de verkigaj taskoj (recenzanto Hans Becklin),
  • Lidia Komar (PL): Halina Komar kaj ŝia socia agado per Esperanto (recenzanto Barbara Pietrzak)
  • Zhang Changsheng (CN): Kultura konverĝo, tradukado kaj elpensoj por ĝia instruado (+ etvortara ĉapitro pri laboro, gvidanto Ilona Koutny, recenzanto Alessandra Madella).

Ili havis kompleksan ekzamenon pri Esperantaj lingvo, kulturo kaj movado, krome provinstruadon. Ni havis la bonŝancon gastigi ankaŭ la prezidanton de UEA, Duncan Charters, kiu partoprenis en ilia prijuĝo.

Post la ekzamenoj okazis la Interlingvistika laborsekcio de la fama Internacia Lingvista Kongreso en Poznano kun 12 anglalingvaj prelegoj kaj diskutoj, kiun la studentoj povis partopreni. Ĵaŭde la studentoj kaj instruistoj de la Interlingvistika fako de AMU festis kune kun la prelegantoj de la Kongreso dum la agrabla bankedo. Dankon al ESF por la subteno de la studentoj kaj festado.

La kultura festivalo Arkones (same la lasta) fermis la semajnon kun riĉa programo. Pluraj kontribuoj de finstudintoj kaj instruistoj de la Interlingvistikaj Studoj kolorigis la programon: Arko (Gong Xiaofeng) pri tradukado; virina agado; Longarko pri la Granda ĉina kanalo; Milan Kolka pri la estonta UK en Brno; kontribuo al la temvortara projekto; Hoan Thi Tran pri vjetnamaj manĝkutimoj. Vitor Monteiro gitarludis dum la miela vespero kaj Nicolau Dols deklamis katalunan poemon en la origina kaj Esperanta versioj.
Michael Farris prezentis kreolajn lingvojn; Katalin Kováts per tabua kaj intima temo altiris la publikon: en la ombro de kancero. Ŝi ankaŭ RISKO-ludigis la partoprenantojn. Duncan Charters prelegis pri literaturo kaj pri UEA; Ilona Koutny pri la temvortara projekto kun siaj kunlaborantoj (ili prezentis la du novajn temvortaretojn kun ĉina versio); ŝi raportis ankaŭ pri la Lingvista Kongreso kaj rememoris pri sia instruisto kaj antaŭulo, István Szerdahelyi (fondinto de la Esperanto-fako en Budapeŝto) okaze de lia 100-jara jubileo. Ŝi prezentis ankaŭ la libron kiun ŝi kompilis el liaj verkoj.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?id=910

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La Interlingvistikaj Studoj en Poznano finis sian agadon appeared first on La Ondo de Esperanto.

Interlingvistika sekcio en la 21a Internacia Lingvista Kongreso

$
0
0

kongreso

La Internacia Lingvista Kongreso (angle: ICL) estas la plej granda kaj prestiĝa aranĝo de lingvistoj, kiu okazas ĉiun kvinan jaron en diversaj landoj. La 21an kongreson la 8-14an de septembro 2024 organizis la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (UAM), partoprenis ĝin pli ol 500 homoj. Jen filma prezento de la kongreso, en kies fino videblas ankaŭ Sean O’Riain. Multaj sekcioj kaj laborsekcioj funkciis dum la semajno.

La Interlingvistikan laborsekcion kun 12 prelegoj el 11 landoj gvidis Ilona Koutny (UAM) kaj Nicolau Dols (Universitato de Balearaj Insuloj, ES) ĵaŭdon posttagmeze kaj vendredon. Dum la enkonduka parto, Duncan Charters, prezidanto de UEA kaj François Lo Jacomo, sekretario de la Akademio de Esperanto salutis la partprenantojn, poste Ilona Koutny skizis la terenon de interlingvistiko kaj esperantologio, fine Nicolau Dols prezentis la temojn kaj prelegantojn de la sekcio.

Interlingvistiko havas historian radikon en ICL, jam dum la 2a kongreso en 1931, en Ĝenevo Otto Jespersen (konata dana lingvisto, adepto de Esperanto, poste de Ido kaj kreinto de Novial) iniciatis diskuton pri la problemo de internacia lingvo, kiun partoprenis konataj lingvistoj (i.a. Sapir). Li enkondukis interlingvistikon kiel lingvistikan branĉon (li antaŭe aperigis sian verkon A New Science Interlinguistics, 1930). La temoj de la prelegoj estis diversaj.

Sabine Fiedler (DE) traktis la temojn de esperantologia fakliteraturo dum la lastaj jardekoj. Nicolau Dols (ES) analizis konverĝajn kaj diverĝajn tendencojn en Esperanto surbaze de la tekstaro. Christopher Gledhill (GB/FR) prezentis la problemojn de paronimoj kaze de terminoj. Philippe Planchon (FR) diskutis la uzon de -ig kaj -iĝ lige kun la verbaj valentoj.

Marc van Ostendorp (NL, rete) esploris la prononcon de esperantaj akronimoj. Natalja Dankova (CA) analizis la uzon de artikolo en parolataj, spontanaj tekstoj de latinidlingvanoj kaj slavlingvanoj. François Lo Jacomo (FR) traktis la manieron kiel Esperanto riĉiĝas per novaj vortoj. Ilona Koutny (HU/PL) prezentis István Szerdahelyi (interlingvisto, novema esperantologo, fondinto de la Esperanto fako en Budapeŝto) okaze de lia 100 jara jubileo.

Fabio Fortes (BR) esploris kiomgrade la bazaj nocioj de esperantistoj – kiel lingva demokratio, lingvaj rajtoj, komuna lingvo en interkultura komunikado – estas akceptataj inter ne-esperantistaj studentoj en Brazilo. Başak Aray (TR) parolis pri logika empirismo kaj lingvoplanado kaze de Carnap. Věră Barandovská-Frank (CZ/DE) elstarigis la rolon de la latina kaj latinidaj lingvoj en lingvoplanado. Jorge Antonio Leoni de León (CR) elektis aktualan temon, la uzon de AI (artefarita intelekto) en la konstruado de lingvoj, ĝian teoriajn, metodikajn kaj etikajn aspektojn.

La prelegojn de la Interlingvistika sekcio ĉeestis pli ol tridek kongresanoj, inkluzive la postdiplomajn interlingvistikajn studentojn (kiuj finekzameniĝis komence de la kongresa semajno) kaj kelkajn neesperantistojn. La prelegoj okazis angle, sed estis ankaŭ esperantlingvaj demandoj poste, kiel tiuj de Alicja Sakaguchi (konata interlingvistino kiu reprezentas mallarĝan aliron al interlingvistiko). Ni planas publikigi libron el la prilaboritaj prelegoj.

Ni esprimas nian dankon al ESF pro ĝia multflanka subteno, aliĝkotizoj kaj vojaĝigo de la prelegantoj kaj eventuala subteno de la eldonota ibro.

Krom en la interlingvistika sekcio okazis prelegoj de aliaj esperantistoj: Bengt-Arne Wickström, Ida Stria kaj Sean O’Riain en la lingvopolitika sekcio, Rafał Darasz en la signolingva sekcio kaj Ana Alebić-Juretić en la sekcio pri historia lingvistiko (la du lastaj ĵus finis la interlingvistikajn studojn de AMU).

Dum la semajnfina kultura aranĝo ARKONES kelkaj prelegantoj kontribuis al la programo: Nicolau Dols (deklamis katalunajn kaj proprajn poemojn), Antonio Leoni de León (Centramerika Konservejo de Kultura Propraĵo), Philippe Planchon (familiaj nomoj kaj rakontoj), François Lo Jacomo (Ĉu nova rezolucio de Unesko pri Eo?) kaj Ilona Koutny (Plurlingvaj temvortaroj papere kaj rete – kun kunlaborantoj; Raporto pri ICL, Prezento de Szerdahelyi). Ankaŭ Duncan Charters kaj pluraj aliaj instruistoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj kontribuis al la riĉa programo de la lasta kultura aranĝo ARKONES.

Ilona Koutny

Sur la foto de Katalin Kováts videblas prelegintoj de la interlingvistika sekcio.

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?id=911

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Interlingvistika sekcio en la 21a Internacia Lingvista Kongreso appeared first on La Ondo de Esperanto.

La 38a Arkones: Laŭdire la lasta

$
0
0

Arkones

La long-tradicia semajnfina renkontiĝo Arkones okazis la 38an fojon la 13-15an de septembro en Poznano, Polujo. Estis malpli multaj partoprenantoj (125 aliĝoj) kaj pli malgranda programo ol en iuj pasintaj jaroj, tamen venis pli multaj homoj ol en 2023 (nur 82 aliĝoj). Verŝajne la kvanto rekreskis parte pro tio, ke ĉi-foje estis laŭdire la lasta Arkones, do la lasta ŝanco partopreni ĝin! Do estis iuj homoj por sia unua vizito al tiu ofte laŭdata renkontiĝo, kaj aliaj, kiuj revenis post paŭzo por resperti ĝin lastan fojon, aldone al tiuj kiel mi, kiuj simple regule ĉeestas.

Depost la pandemio, la programo iomete ŝrumpis kaj havas nur du trakojn (mi memoras kelkajn grandiozajn jarojn kun tri aŭ eĉ kvar trakoj), tamen denove estis pluraj interesaj programeroj, kaj certe ne eblis vidi ĉion.

ukraina infana dancgrupo

Ukraina infana dancgrupo

Kiel kutime, la du vesperaj programoj havis multan diversan muzikon, kion mi ŝatas pri Arkones. Revenis la kortuŝa vendreda muzika kaj danca prezento de ukrainaj rifuĝintoj de la milito. Suzana kaj ŝia fianĉo Mirek koncertis denove. Pli nekutima muzika prezento estis mezepoka muziko de profesoro Marek Nahajowski, kiu ludis diversajn malnovajn bekflutojn kaj ankaŭ interese informis nin pri la instrumentoj kaj pri la komponaĵoj. El eksterlando venis koncertoj de muzikistoj popularaj en multaj aranĝoj: ĴeLe (kiun mi ĵus ĝuis ankaŭ en la Litovia IJK!) kaj JoMo!

Kompreneble la tagaj programeroj estis diversaj. Ekzemple mi aŭdis prelegon de Duncan Charters pri literaturo: kio ĝi estas, kaj kial indas legi ĝin. Katalin Kováts rakontis pri sia sperto kun kancera kuracado komence de la pandemio, kaj pri la rezulta teksto “Pli ol plena”, kiun ŝi verkis pri la sperto (kiu aperis en Beletra Almanako, №44) – ŝi parolis en la malgranda ĉambro “Svarmejo” anstataŭ la granda “Spegulejo” pro la ideo, ke malmultaj homoj volus aŭdi pri kancero en intima etoso, sed fakte la “Svarmejo” ja svarmis kun multaj aŭskultantoj! Pli leĝere kaj amuze, Katalin ankaŭ gvidis kvizon en la stilo de “Risko” de edukado.net. Aida Čižikaitė rakontis pri multaj lokoj en Kaŭno, kie okazos la venonta BET, kaj pluraj ja rilatis al Esperanto. Estis ankaŭ prelego pri tio, kiel bestoj evolue iĝis homoj, prelego pri diferencoj en interhomaj rilatoj por esperantistoj kaj neesperantistoj, prelego pri lingvistaj aspektoj de familiaj nomoj, ktp.

arkones-38

Ĝojo rakontas pri vjetnamaj manĝkutimoj

Kiel kutime, pluraj studentoj de la interlingvistikaj studoj prezentis pri diversaj interesaj temoj, ĉu rilate al siaj studoj (ekzemple Arko (Gong Xiaofeng) pri la Esperanta traduko de la ĉina klasikaĵo “Ruĝdoma sonĝo”), ĉu kulture rilate al siaj hejmlandoj: ekzemple Ĝojo (Hoan Trần) pri vjetnamaj manĝoj.

La viva teatraĵo “Oni devas pardoni” de la juna trupo Studio P prezentiĝis. Filmeto montriĝis kun deklamado (de Urszula Zybura) de hajkoj kun akompano de ĵaza pianado (de Świętosław Fortuna), verŝajne filmita dum pola kongreso de Esperanto.

studio p

Spektaklo “Oni devas pardoni” de Studio P

La tradicia libroserveto funkciis kun multaj malnovaj libroj (mi aĉetis malnovan tradukon de Goethe ĉi-foje) kaj novaj belaj eldonoj el Bjalistoko.

Kutime tia raporto ankaŭ celas kuraĝigi interesatojn partopreni la venontan fojon… sed oni diras, ke tio estis la lasta Arkones! Kial? Finiĝas la interlingvistikaj studoj, kiujn gvidis Ilona Koutny dum multaj jaroj, kaj la ligo inter la studoj kaj Arkones ĉiam estis grava, ĉar la instruistoj kaj studentoj estis granda porcio de la partoprenantoj kaj prezentantoj dum Arkones. Pli frua bato al Arkones estis la forpaso en 2018 de la longtempa ĉeforganizanto Paweł Janowczyk. Do, bedaŭrinde, ŝajnas ke Arkones nun ĉesis.

Arkones havis sian proprajn etoson kaj tradiciojn, kaj dum jardekoj ĝin ĝuis multaj homoj el multaj landoj. Certe multaj homoj sentas dankemon al la multaj diversaj organizantoj kaj prezentantoj tra la jaroj. Malfeliĉas la fino, sed feliĉas, ke Arkones ekzistis kaj riĉigis niajn vivojn.

PS: Tamen mi aŭdetis nebulajn onidirojn kaj esperetojn, ke eventuale iuj prenos la torĉon por daŭrigi tian semajnfinan kulturan eventon, ĉu en Poznano, ĉu aliloke en Polujo… Ni vidu.

Russ Williams

Fotoj de Ulrich Matthias

Ĝi estas artikolo el la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №3 (321).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/09/polujo-27/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La 38a Arkones: Laŭdire la lasta appeared first on La Ondo de Esperanto.


Konferenco okaze de la 100-jara jubileo de István Szerdahelyi

$
0
0

La Katedro pri Aplikata Lingvistiko kaj Fonetiko de Budapeŝta Universitato Eötvös Loránd (ELTE) kaj la Interlingvistikaj Studoj de Poznana Universitato Adam Mickiewicz (AMU) la 18an de oktobro 2024 kune organizis tuttagan memorkonferencon en ELTE por rememori la agadon kaj atingojn de prof. Szerdahelyi (1924-1987), fondinto kaj gvidanto de la Esperanto-fako de ELTE (1966-87), instituciiganto de universitataj instruado kaj esplorado de esperantologio kaj interlingvistiko.

Vicdekanino de la Filologia Fakultato, prof. Judit Bóna malfermis la aranĝon. La lokon de Szerdahelyi en ELTE skizis la estrino de la Katedro pri Aplikata Lingvistiko kaj Fonetiko (posteulo de la iama Katedro pri Teoria kaj Aplikata Lingvistiko), prof. Zsuzsa Vladár (kiu pro malsano ne povis aperi) kaj laŭtlegis la tekston la ekskatedrestrino, prof. Mária Ladányi, kiu poste gvidis la prelegsesion. Prof. Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, disĉiplo kaj iama posteulo de Szerdahelyi rememoris persone kaj oficiale pri lia internacia rolo, legis partojn el la salutvortoj de la gvidantoj de la Akademio de Esperanto, ILEI kaj Literatura Foiro. Rememoris pri Szerdahelyi ankaŭ Anna Besenyei, iama studentino, nun vicprezidanto de HEA kaj menciis la rilaton inter Szerdahelyi kaj HEA. Partoprenis la konferencon ankaŭ la filo, d-ro Balázs Szerdahelyi kun sia familio kaj vivigis kelkajn interesajn scenojn el la vivo de sia patro. Li parolis ankaŭ pri lia vasta lingvoscio.

Ilona Koutny malfermis la prelegsesion prezentante Szerdahelyi kiel interlingviston kaj esperantologon, montrante kiuj liaj temoj estas vojmontraj ankaŭ por la aktuala esplorado. Ŝi ĵus eldonis libron el kelkaj liaj gravaj artikoloj kiuj nun estas rete alireblaj. Katalin Horváth, iama kolegino de Szerdahelyi en la Lingvistika Katedro, kiu lernis Esperanton por povi gvidi kurson pri lingvistiko kadre de la esperantologiaj studoj. Ŝi rememoris pri li kiel homo kaj lingvisto, menciis la rolon de Esperanto en lingvistiko. Balázs Wacha (Blazio Vaha), lingvisto, traktis kelkajn esperantologiajn problemojn esploratajn fare de Szerdahelyi, klarigis ilian ĝustecon kaj lian aplikon en la instruado en la Esperanto-fako. Li atentigis pri lia nefinita disertaĵo pri planlingvoj kiu meritus publikigon.

Éva Tófalvy, kiu verkas esperante kaj hungare, komencis la posttagmezan sesion ligante Szerdahelyi 100 kun Szathmáry 50. Ŝi malkaŝis interesajn faktojn el la vivo de la hungara verkisto (1897-1974), kiu verkis ankaŭ esperante. József Horváth analizis la problemojn de la esperanta leksikografio komparante la Hungaran-Esperantan mezan vortaron de Szerdahelyi & Koutny (1996) kun siaj vortaroj, atingeblaj rete. Iván Bújdosó, iama instruisto de la Esperanto-fako, parolis pri Szerdahelyi kiel homo, instruisto, pri liaj verkoj kaj la sorto de la Esperanto-fako, pri signifaj esperantistoj kiuj elkreskis el ĝi kaj agadas en Hungario kaj internacie.

La tri lastaj prelegoj koncentriĝis al instruado. Márta Kovács, kiu longe instruis Esperanton en mezlernejo, analizis la kvinlandan pedagogian eksperimenton, kiun Szerdahelyi gvidis en la 1970aj jaroj por pruvi la facilan lerneblecon kaj lernfaciligon de Esperanto. Ŝi menciis ankaŭ postajn similajn eksperimentojn. Marta Kovács prezentis ankaŭ la prelegon de Zsófia Kóródy (kiu ne povis ĉeesti), motoro de Interkultura Centro Herzberg, pri la lerneja instruado en la epoko de Szerdahelyi kaj nun. Krisztián Horváth, kiu pasintjare doktoriĝis pri lernolibroj de Esperanto en ELTE, en sia prezento analizis la lernolibrojn de Szerdahelyi.

La konferencan salonon plenigis iamaj studentoj kaj samtempuloj de Szerdahelyi, krome interesiĝantoj. La tagmeza paŭzo kaj la tempo post la riĉa prelega programo ebligis personajn rememorojn de la partoprenantoj pri la studenta tempo, kaj la varmkora kaj larĝscia profesoro kia estis István Szerdahelyi. Ni pluiru sur la vojo komencita de li!

Ilona Koutny

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?id=914

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

The post Konferenco okaze de la 100-jara jubileo de István Szerdahelyi appeared first on La Ondo de Esperanto.

Ilona Koutny prelegos en Kaŭno dum BET-59

$
0
0

Koutny

“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek ok prezentoj. La dek-naŭa estas prof. Ilona Koutny (Pollando). Ĉi-sube li mem prezentas sin kaj siajn kontribuojn al BET-59.

Koutny Ilona doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato, kie ŝi instruis dum jardeko ĉe la Esperanto-fako post prof. Szerdahelyi. Ŝi habilitiĝis ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano, kie ŝi gvidis la Hungaran Katedron kaj la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn (1998-2024). En 2022 ŝi fondis magistrajn studojn pri interlingvistiko. Nun Koutny estas emerita profesoro de AMU. Esplorterenoj: lingvo kaj kulturo, internacia kaj interkultura komunikado, esperanta lingvistiko kaj leksikografio.
Vidu pli ĉe http://interl.amu.edu.pl/

Prelegproponoj de Ilona Koutny por BET-2025

1. Esperanta kulturo – ĉu propra, ĉu transprenita, ĉu internacia esploras la aperon de kulturo en Esperanto, kiomgrade ĝi ĉerpas el la fontolingvoj, kiomgrade spegulas la internacian amaskulturon. Levas la demandon, kiel Esperanto kreis sian specifan kulturon, kaj kiomgrade ĝi estas inkluda.
Vd. Ĉu lingvo povas krei kulturon? Dum Arkones (2018): https://www.youtube.com/watch?v=9lb5Hg5UHkg&list=PL5pvbZq7woF2S4bFPLrP-q_EdUquv_FIP
Enkonduko al Esperanta kulturo. En: Esperanta kulturo (red. I. Koutny, 2022, elŝutebla)
Prelego pri Esperanta kulturo: https://www.youtube.com/watch?v=5JsiDTXNiYg
2. Interkultura komunikado per Esperanto prezentas problemojn de interkultura komunikado kaj esperanton kiel ponton inter diversaj kulturoj, serĉas elementojn de komunaj normoj lingvaj kaj kondutaj, komparas la rolon de Esperanto en interkultura komunikado kun tiu de la angla.
Vd. Interkultura komunikado en Eŭropo: la angla kaj esperanto kiel alternativaj komunikiloj. En: Symposium on Communication Across Cultural Boundaries. Ed. Ch. Kiselman. Dobrichovice: Kava-Pech. 2005: 115-132.
Prelego dum Arkones (2018): https://www.youtube.com/watch?v=xokbMbmf6As&t=131s
Interkultura komunikado kaj Esperanto. En: I. Koutny (red.) 2023: Komunikado kaj Esperanto. Poznań: Interlingvistikaj Studoj & Rys. 247-260. (elŝutebla)
3. Pri kio ni parolas kaj kiel? Ĝentileco internacie tra esperanto prezentas kiel funkcias ĝentileco, ĉu estas internaciaj normoj, kiel tio manifestiĝas en Esperantio – surbaze de enketo. Komparas la komunikadon per Eo kun la angla kiel lingvafrankao. Esploras, pri kio esperantistoj interparolas, ĉu ekzistas tabuoj.
Vd. Ĝentileco en internacia uzo per esperanto. En: Koutny I. (red.) 2023: Komunikado kaj Esperanto. Poznano: Interlingvistikaj Studoj AMU & Rys (Elŝutebla el la retejo de la Interlingvistikaj Studoj)
Prelego dum Arkones (2023): https://www.youtube.com/watch?v=5sosVJfBqOU&t=3245s4
4. Kolora lingva bildo de la mondo Koloroj aperas en nia vivo kaj en diversaj esprimoj laŭ lingvoj, ili havas simbolajn signifojn (ekz., la ruĝa povas simboli amon, sed ankaŭ malpermeson; la nigra malĝojon, malpermesitan aferon, la verda esperon kaj nematurecon ktp). Ni esploros, ĉu al Esperanto ni portas ilian signifon el niaj naciaj kulturoj aŭ ekzistas io komuna.
5. Universitata instruado de esperantologio: spertoj kaj perspektivoj
analizos la spertojn de 26 jara funkciado de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en AMU (Poznano, Pollando) kaj skizas novajn perspektivojn.

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/bet-171/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Ilona Koutny prelegos en Kaŭno dum BET-59 appeared first on La Ondo de Esperanto.